Ipeľské Úľany
Ipeľské Úľany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 935 82 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 274 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 8′ N, 19° 3′ O (mapo)48.13333333333319.05Koordinatoj: 48° 8′ N, 19° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 332 m [+] | ||
Areo | 15,68 km² (1 568 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ipeľské Úľany [+] | |||
Ipeľské Úľany, hungare Ipolyfödémes estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La historia slovaka nomo estis Fedymeš.
- Areo: 16 km²
- Supermara alteco: 345 m
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 935 91
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Šahy troviĝas 17 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1259 en formo "terra Fedemes". Ŝajnas, la tiamaj loĝantoj estis reĝaj abelistoj. En 1910 loĝis tie 562 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 369 da homoj, (329 hungaroj). Ekde 2007 la hungarlingva instruado ĉesis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1757
- ligna sonorilstablo
- ruinoj de preĝejo el la 13-a jarcento, apude malgranda kapelo